Kelkaj el vi jam scias, ke mi nun
kandidatiĝas por fariĝi administranto en
Vikipedio kaj ĉiuvespere mi multe redaktas kaj tradukas. Mi jam tiom alkutimiĝis al la vikia sintakso, ke mi aperas superas min por ne enkrampigi ĉiujn pli-malpli sendependajn nociojn en ĉiuj aliaj miaj verkoj -- en leteroj, en mia VivĴurnalo, eĉ en mia doktora tezo ;) Oni povas ekrideti kaj amuziĝi pri tio, sed tio jam vere komencas iom ĝeni min.