ru: В Германии, как, впрочем, и во многих других странах Европы, сейчас очень остро стоит проблема нежелания иммигрантов интегрироваться в немецкое общество. 99% всех упреков сыплется на турков, которые якобы живут в своих гетто не желая учить язык следуя принципу "а в Америку мы не ходим". Но я еще ни разу не видел где-нибудь на доске объявления хотя бы одно объявление на турецком, даже в случае плакатов с турецкими дискотеками или другими мероприятиями всегда можно увидеть немецкий перевод. А вот подобного рода объявления, увы, довольно часто встречаются. И никто по этому поводу почему-то не возмущаются. Вот так, тихой сапой, они и достигнут своей цели.
eo: En Germanio, same, kiel ankaux en pluraj aliaj landoj de Euxropo, unu el la aktualaj problemoj estas neemo de la enmigrintoj integri sin en la germanan socion. 99% de cxiuj riprocxoj estas adresataj al turkoj, kiuj lauxaserte logxas en siaj getoj sen voli lerni la lingvon, sekvante la principon "Usonon ni ja ne vizitas"[1]. Sed mi ankoraux neniam vidis ie sur nigra tabulo la anoncon, verkitan plene en la turka, ecx okaze de iu afisxo pri turka diskejo aux alia arangxo oni cxiam povas vidi germanan tradukon apude. Kaj jen tiaj anoncoj, ve, aperas suficxe ofte. Kaj neniu vere indignigxas pri tio. Jen tiamaniere, malrapide sed efektive, ili atingas sian finan celon.
[1] "Usonon ni ja ne vizitas" estas citajxo el la rusa sxerco pri rusaj elmigrintoj al Usono, kiuj logxis en la rusa kvartalo en Nov-Jorko. Kiam oni riprocxis tiujn, ke ili ecx post 10-20 jaroj de logxado en Usono ne kapablas paroli angle, tiuj respondis "Nu, Usonon ni ja ne vizitas". Tio substrekas la fakton, ke la plena infrastrukturo kun ruslingvaj kuracistoj, frizistoj, butikoj ktp. estis funkcianta en tiu rusa kvartalo.